El Correo de las Indias

Una vida interesante

Grupo Cooperativo de las Indias

Daŭra lernado, asocia kunveno kaj esperantistaj estontecoj

Paralele, mikse kaj sekve al nia lernado ni ĉiutage publikigas novajn afiŝojn en la «Indiana Kuriero». Plie ni sekvas kaj atentas la konversaciojn Esperantie kaj novaĵojn pri la Esperanta-movado. Krome ĉi-semajne ni spektis dokumentan filmon pri Esperanto. Ĝuste el ĉio ĉi -konversacioj, novaĵoj kaj dokumentaj filmoj- fontas niaj pripensoj pri la tri vojoj de la Esperantista estonteco.

Foto ĉerpita el http://esperantozamora.wordpress.com/2009/09/06/vizito-al-la-esperanto-centro-en-bilbao/Ni agadas, loĝas kaj disvolvas projektojn momente en Montevideolando, Madridolando kaj en Bonaerolando plus aliaj lokoj en kiuj disvolviĝas projektoj en kiuj ni partnerece aŭ helpe kunlaboras. Tial ni tempo- kaj grupoparte troviĝas samtempe en unu aŭ pluraj el tiuj tri teritorioj. Pasintan semajnon ni tutgrupe pasigis madridlande en Bilbao.

Niaj nunaj entreprenoj kaj projektoj bone progresas, ĉi-semajne ni donis grandajn paŝojn por la konstruado de barikadoj kontraŭ la krizo. Ni ĉiam pretas tuj diri jes al novaj aventuroj en novaj lokoj kaj en rilato kun novaj amikoj.

Interne nia lernado de Esperanto superbe kaj rapide progresas, Esperanto pli kaj pli estas la indiana lingvo. Ni volas profiti la okazon danki kaj al ĉiuj kiuj diversmaniere alprenis la taskon diskonigi nian decidon ekuzi Esperanton kiel laborlingvon kaj al gratulintoj.

Paralele, mikse kaj sekve al nia lernado ni ĉiutage publikigas novajn afiŝojn en la «Indiana Kuriero». Plie ni sekvas kaj atentas la konversaciojn Esperantie kaj novaĵojn pri la Esperanta-movado. Krome ĉi-semajne ni spektis dokumentan filmon pri Esperanto. Ĝuste el ĉio ĉi -konversacioj, novaĵoj kaj dokumentaj filmoj- fontas niaj pripensoj pri la tri vojoj de la Esperantista estonteco.

Ankaŭ ĉi-semajne vendrede ni havis la plezuron renkontiĝi kun kelkaj membroj de la Esperanto-centro de Bilbao en ties sidejo en la strato Barrencalle Barrena. Ni longe kaj amike babilis pri pluraj aferoj kaj projektoj -Esperanto-urboj, lingvoj-kursoj, kongresoj…- ĉe akompano de bongustaj dolĉaĵoj. Koran dankon al akceptintoj!!

Vidi pligrandan mapon

«Daŭra lernado, asocia kunveno kaj esperantistaj estontecoj» recibió 0 y , desde que se publicó el 15 de julio de 2012. Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega

Deja tu comentario

El Correo de las Indias es el blog colectivo de los socios del
Grupo Cooperativo de las Indias
Gran Vía 48 - 48011 - Bilbao
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ F-95712659 (E) ~ G-84082569 (BIE)