La samtavolana produktadomaniero

Indjana manifesto

Indjana Manifesto
Ĉi tiu libro, verkita en esperanto kaj poste tradukita al la Hispana kaj la Angla, ankaŭ estas elŝutebla en epub-formato. Vizitu la ĉefpaĝon de la «Indjana Biblioteko» por elŝuti ĉiujn niajn verkojn.

Enhavtabelo

  1. Ĝeneralaj informoj pri ĉi tiu libro
  2. Enkonduko
  3. La soro de la distribuitaj retoj de komunikado
  4. La dramo de la skaloj kaj la tutmonda krizo
  5. La nova ŝablono de la libera programaro kaj la ludema etiko
  6. La nova industria revolucio
  7. La samtavolana lernosistemo kaj la produktado de teoriaj scioj
  8. La politika respegulo: komunaĵoj, asimetria konfederaciismo kaj principo de subsidiareco
  9. Konkludoj
  10. Notoj

Ĝeneralaj informoj pri ĉi tiu libro

Rekonoj

Ĉi tiu libro estis verkita en Esperanto de Natalia Fernández, María Rodríguez kaj David de Ugarte. La fina eldono estis korektita de Manuel Ortega. Ĉiuj estas membroj de la Indjana Kooperativa Grupo, kaj ili fordonas la rezulton de sia laboro al la publika havaĵo.

Sen la debato kaj la diskutado inter la indjanoj, niaj legemuloj kaj gravaj tutmondaj teoriistoj kiel Juan Urrutia aŭ Kevin Carson, ĉi tiu libro ne estus ebla. Ni volas dediĉi al ili ĉi tiun verkon.

Kion vi rajtas fari al tiu ĉi libro

Vi rajtas, sen peti permeson de la verkistoj aŭ la eldonistoj, reprodukti ĝin uzante kelkajn formatojn aŭ komunikilojn, reprodukti tute aŭ parte la tekstojn kaj la bildojn, uzi ilin por verki novajn derivitajn verkojn kaj ĝenerale, fari ĉion kion vi rajtas fari al verkoj estiĝintaj kiel publika havaĵo.

Kion vin ne rajtas fari al tiu ĉi libro

Kiam verko venas al publika havaĵo, la ekonomiaj rajtoj de la verkistoj finiĝas, sed ne finiĝas la «moralaj rajtoj» kiuj estas nefineblaj. Vi ne rajtas nomi vin aŭtoro de tuto aŭ parto de ĉi tiu verko. Se vi citas la verkon aŭ uzas partojn de ĝi por fari novan verkon, la verkistoj, la titolo kaj la eldono estas citendaj. Vi ne povas uzi ĉi tiun verkon aŭ partojn el ĝi, por insulti, damaĝi la honoron de aliaj homoj kaj, ĝenerale, uzi ĝin nocante la moralajn rajtojn de la verkistoj.

1. Enkonduko

La hodiaŭa krizo, la plej profunda kaj templonga en la historio de la kapitalismo, malfermis tutmondajn diskutadojn pri tio kio, tagon post tago aperas pli klare kiel, samtempa detruado de la du ĉefaj institucioj de la socia kaj ekonomia vivo: merkato kaj ŝtato. Neniam antaŭe en la memoro de la vivantaj generacioj la ekonomia sistemo estis tiel tutmonde kontestita.

Aliflanke, neniam antaŭe, teĥnikaj kapabloj estis tiel povaj kaj, kio estas pli grava, tiel uzeblaj de komunaj homoj kaj de malgrandaj organizaĵoj. Fakte, neniam antaŭe pli-granda nombro da malgrandaj entreprenoj partoprenis en la monda merkato. Preskaŭ senkostaj samtavolanaj amaso-komunikilaj teĥnologioj permesis al ili krei la plej grandajn komercajn retojn el la historio. La soro de la libera programaro -kiu per si mem signifas la plej grandan transdonon de valoro al la ekonomia periferio el la tuta Historio- povigis ilin kun ne-atendita sen-dependeco. Milionoj da malgrandaj entreprenoj en la tuta mondo, speciale en Azio, povis tiel kunordigi sin kaj redifini produktojn precize kiam novaj merkatoj malfermiĝis por ili. Estas la «tutmondiĝo de la malgranduloj». Ne temas pri marĝena fenomeno, neniam antaŭe pli-granda nombro da homoj en la mondo eliris el la malriĉeco.

Sed se ni rigardas pli proksime ambaŭ kontraŭajn tendencojn, ni trovos interesan malkongruon: la krizo estas originta el la grandaskalaj industrioj, fakte pelita de la hodiaŭa plej granda sektoro, la financa industrio. Tamen, la novaj emerĝantaj teĥnologioj estas teĥnologioj de atingo, ne de skalo: la industrio de la libera programaro ne kuŝas sur grandaj tutmondaj monopoligantaj entreprenoj kun mondaj retoj de sub-sidantaj vendistoj, sed sur nova «komunaĵo de liberaj scioj». Ĝi estas libere elŝutebla de ĉiuj, libere modifebla de ĉiuj kaj libere vendebla de ĉiuj. Rilatoj en la konstruo de ĉi nova komunaĵo ne havas centran estron nek hierarĥion, sed kuŝas sur la libera konkuro de projektoj kaj rilatoj inter samtavolanoj. Entreprenoj en ĉi industrio ne gajnas famon kaj monon kreinte malabundecon. Ilia nomo valoriĝas per novigantaj kontribuoj al la komunaĵo kaj iliaj profitoj simple naskiĝas el la vendo de laborhoroj.

Libera programaro estis la unua industrio bazita sur tuta malsama sistemo de proprieto kaj produktado: la samtavolana produktadomaniero. Poste en la mezo de la krizo, novaj iloj aperis, ekde personaj tridimensiaj printiloj ĝis industriaj dezajnometodologioj, kaj novaj sektoroj esploris la kreadon de novaj branĉoj de la komunaĵo.

La celo de ĉi tio libro estas montri kiel la ekonomia krizo, estas prave la krizo de la grandaj skaloj, sed precipe montri kiel ni havas ankaŭ la ŝancon peli la pason al nova produktadomaniero kiu fundamentiĝas sur nova kooperativa konkuro, nova etiko de la laboro kaj, ĉefe, sur la konstruo de nova, malfermita al ĉiuj, komunaĵo de scioj.

2. La soro de la distribuitaj retoj de komunikado

Sub ĉiuj arkitekturoj de komunikado kaŝiĝas strukturo de povo. Tial, la teĥnologio de komunikado estas intime ligita al la sociaj movadoj, la ŝtataj formoj, kaj aliflanke ĝi limigas la amplekson de la sociaj rilatoj en ĉiu epoko1.

La mondo de la centralizita komunikado, la mondo de la poŝt-ĉevaloj, difinis la absolutan monarkion sed ankaŭ la jakobenan respublikon naskiĝintan el la franca revolucio: centralizismaj ŝtatoj, ĉefurbaj ĵurnaloj, submetado al la centro kaj la centra identeco en ĉiuj sociaj rilatoj. Fakte ne estis la franca revolucio sed la etendiĝo de la telegrafo kreita de Morse, kiu ebligis la malcentralizitajn strukturojn kiuj karakterizas reprezentan demokration kaj internaciajn rilatojn: ekde la amaskomunikila sistemo bazita sur la rilato inter internaciaj gazetoagentejoj kaj naciaj gazetoj ĝis la piramidaj organizaĵoj bazitaj sur lokaj grupoj kun regiona, nacia kaj internacia kunordigo-strukturoj super ili. Ni ne troigas se ni asertas ke la universala voĉdonrajto, la plurismo -sed ankaŭ la multa-nacia entrepreno kaj la imperiismo- ne estus estinta ebla sen la universaligo de la malcentralizita komunikado.


Topologioj de reto

Sed malcentralizita ne estas distribuita. Malcentralizitaj strukturoj difinas hierarkiojn: Ju pli supre ni estos en la informopiramido, des pli sendependaj ni estos por aliri al la informo kaj pli facile ni povos dissendi ĝin poste. La komunikado inter la bazaj nodoj -kie estas la plimulto de la homoj en ŝtatoj, partioj aŭ entreprenoj- pendas de la teritoriaj kunordigantoj kaj reprezentantoj, kiuj havas filtropovon por decidi kiujn informojn plusendi suben kaj kiujn plusendi supren. La malcentralizita mondo estas, en ĉiu loka subreto, centralizita. Nur kiam distribuita komunikado aperis, nova logiko de socia rilato fariĝis ebla.

Se ni forigas la centran nodon en centralizita reto, la reto mem malaperos. Se ni forigas unu el la loke centralizantaj nodoj en malcentralizita reto, la tuta reto rompiĝos en diversajn neinterkomunikitajn sub-retojn. Tio kio difinas distribuitajn retojn estas povi forigi iun ajn nodon sen senkomunikigi iun alian. Konsekvence neniu nodo povas sola filtri. Se iu ajn centralizanta nodaro necese produktos malabundecon, aŭtoritate aŭ demokratie, distribuitaj retoj turnas malcentralizitan plurismon en distribuitan diversecon. La samtavolana komunikadomaniero havas sian propran logikon.

La unua elmontro de la sociaj konsekvencoj de Inter-reto estis la naskiĝo kaj soro de la blogsfero, la unua distribuita amaskomunilo. Ne estas sekreto ke la sen-gvidantaj movadoj en la Manilolando (2000), Madridolando (2004), Parisolando (2005), Grekalando (2007) aŭ la «araba printempo» devenis de ĝia kapablo por evoluigi novajn sociajn konsentojn. Krome, la aktivuloj de grandaj demokratiismaj movadoj kiel «la koloraj revolucioj» en la ekskomunistaj ŝtatoj, sciis kiel profiti el la distribuita komunikado por konstrui novajn socian plimultojn eĉ sen gazetara libereco aŭ libereco per kuniĝi.

Sed kvankam la politikaj konsekvencoj de la distribuita komunikado estis la plej videblaj, ili ne estis la nur unuaj.

Post la disfalo de la berlina muro kaj la kraŝo de la Sovetunio, la grandskalaj entreprenoj premis la okcidentajn registarojn por malfermi eksterajn merkatojn. Baldaŭ ili eltrovis ŝancojn internacie dividi siajn produktado-ĉenojn inter multe malgrandaj aŭtonomaj entreprenoj. La fenomeno estis nomita «tutmondiĝo» kaj ĝi estigis vastan universalan zorgon. Sed ne-kalkulita evoluo de la periferiaj entreprenistoj okazis, ŝanĝinte la horizonton de la «nova tutmonda ordo». En mil naŭcent naŭdek naŭ, la saman jaron kiam la amaskomunikiloj rakontis al la mondo pri la grandaj manifestacioj de la «kontraŭtutmondiĝa movado» en Seattle, la unua granda ĉina reto-bazaro, Alibaba.com, aperas. Ĝi estas nur la unua elmontro de granda subtera movado. Baldaŭ, en ĉiuj sektoroj, tutmondaj retoj de komercistoj kaj manufakturistoj konsciiĝis pri la ebleco kunordigi sin mem, kaj konkuri kun la grandaj entreprenoj kiuj amasigas la plej grandan parton de la valoro en la internacia divido de la laboro. La «tutmondiĝo de la malgranduloj» komenciĝas.

Samtempe, dum la dua duono de la naŭdekaj jaroj, la «ludemaj movadoj» eksplodas per la kresko de la uzo de Inter-reto. Ĝi profunde ŝanĝas kaj baldaŭ naskas sian unuan grandan kontribuon, Linukson, kaj kun ĝi la mondo de la libera programaro turniĝas la bazo de la unua samtavolana industrio.

3. La dramo de la skaloj kaj la tutmonda krizo

Ekonomia teorio postulas ke la entrepreno atingu sian optimuman dimension kiam ĝia kosto de longa-tempa produktado estas la minimuma. Post tiu punkto, se ni pliigas ĉiujn la faktorojn je la sama elcentaĵo, la mezuma kosto de la produktado kreskos, ni havos «negativajn rendimentojn de skalo».

La plej bona skalo de produktado kuŝas sur la produktiveco de la faktoroj, kiuj pendas de la plej produktiva disponebla teĥnologio en ĉiu industrio kaj en ĉiu momento. Novaj teĥnologioj bezonas malpli da kvanto da faktoroj por produkti la saman kvanton de fina produkto, kaj grave, ili atingas la minimuman mezuman koston antaŭe, kaj sekve «negativajn rendimentojn de skalo». Tial novaj, pli produktivaj teĥnologioj, malpliigos la meznombran dimension de la organizaĵoj.

Tamen, la konstanta kresko de la produktiveco ekde la fino de la dua mondmilito, kvankam malpliigis la meznombran dimension de la entreprenoj, ne ŝajnis influi en la dimensio de la grandaj entreprenoj. Kontraŭe, ili kreskis konstante ĝis hodiaŭ. En la naŭdekaj jaroj, kiam okazis la pli granda ondo de kunfandiĝoj kaj aĉetoj el la historio, la novaj gigantoj ĝenerale elvokis «pozitivajn rendimentojn de skalo» kiuj estis teĥnike malfacile kredeblaj ĉar, paralele, la samaj entreprenoj dividis la siajn procezojn de produktado kaj premis la regulestrojn por subskribi interkonsentojn de libera komerco kiuj permesis al ili «rompi la ĉenojn de valoro» inter tutmondaj subkontraktistoj. Se la entreprena koncentriĝo estis necesa por atingi novan pli grandan plej bonan skalon, kial malplenigi la proprajn strukturojn kaj fakte fariĝi «kunordigestro» de multaj malgrandaj tutmondaj aŭtonomaj organizaĵoj?

Du fortoj estis en la origino de ĉi malkongruo: la «rentoj» -ekstermerkataj profitoj- produktitaj per la ebleco kondiĉi la ŝtatojn kaj merkatojn, kaj la bezonoj de la grandaj financaj kapitaloj.

La tri ĉefaj «novliberalismaj» politikoj impulsitaj ekde la okdekaj jaroj -valorpaperigo kaj financismigo, malfermo de periferiaj merkatoj kaj malmoligo de la leĝaro pri «intelekta proprieto»- estis iloj por doni sencon al pli grandaj kapitalaj skaloj, la skaloj kiujn la financa sistemo bezonis por «loki» kreskantajn arojn de neaktivaj kapitaloj. Ironie, la kapitaloj ne aktiviĝis por pli malgrandaj skaloj de negoco, ĉar la financa sektoro mem estis la ĉefa industrio kun troigitaj skaloj… kaj ankaŭ la ĉefa profitanto de la rentoj kreitaj de la politika povo gajnata per dimensio.

Simbole, la financa industria premo atingas en mil naŭcent naŭdek ses la nuligon de la leĝo Glass-Steagal aprobita en Usono post la kraŝo de la jaro dudek naŭ por eviti la infektiĝo de la financa sistemo fare de la spekulaj kraŝoj. Ĉi tiu leĝo malpermesis al la investo-bankoj aĉeti komerco-bankojn. Sed tro grandaj skaloj vekas pli grandajn skalojn. La novaj monstroj estis baldaŭ «tro grandaj por lasi ilin fali», permesinte al la financa kapitalo ekhavi la plej valoran el la rentoj: sekurigi senpage ties estontecan supervivon per la ŝtato mem.

Sed la plej granda ironio alvenis fine de la jardeko, kiam unu el la plej klaraj rezultoj de la disfalado de la plej bonaj skaloj, la naskiĝinta interreta sektoro, turniĝis en spekulan vezikon. Ĝi estis neevitebla. La nombro da profitodonaj projektoj kaj la necesoj de kapitalo de la unua samtavolana sektoro ne estis sufiĉa por la dimensio de la kapitalamasoj serĉantaj lokojn por eniri. Negocoplanoj estis troigitaj, kapitalo fluis… kaj la unua granda sektora krizo de la dudek unua jarcento alvenis.

Certe, ne multajn jarojn poste la interreta sektoro fariĝis denove alloga por la grandaj investistoj. Novaj gigantaj entreprenoj ekaperis: Google, Facebook, Twitter… ili ŝajnis desegnitaj por pravigi la utilecon havi grandajn infrastrukturojn… konstruitajn sur teĥnologioj kies pli granda kontribuo estas precize fari grandajn investojn nenecesajn dank’ al samtavolana komunikado. Bedaŭrinde por fari tion ili devas recentralizi la reton, aŭ almenaŭ klopodi ĝin. Sed grandaj infrastrukturoj bezonas grandajn kapitalojn kaj, plie, la grandaj amaskomunikilaj grupoj -ili mem grandskalaj negocoj- bone scias kiel kapti rentojn en centralizitaj strukturoj. La novaj grandaj tutmondaj entreprenoj, kvankam vere historiaj kaj teĥnologiaj aberacioj, estis bonvenigitaj espere kaj egale de grandaj ĵurnaloj kaj financaj merkatoj.

Sed, ĉu neniu prave bezonis grandajn kapitalojn? Fakte jes. En Afriko, Ameriko, Azio kaj ĝenerale en grandaj partoj de la subevoluinta mondo, grandaj infrastrukturoj estis konstruotaj kaj oni bezonis amasajn investojn. Sed, kiel la ekonomikisto Juan Urrutia verkis en 2005, ili ne ricevis kapitalojn ĉar nemoveblaĵa veziko kune kun kompleksaj financaj iloj mallogigis investi grandajn sumojn for el la grandskalaj financaj merkatoj.

La granda vezikokrea maŝino fine, kvankam ankaŭ parte, kraŝis en 2007. Grandaj ondoj da spekulaj kapitaloj ekfluis, aliaj detruis merkatojn de krudaj materialoj, aliaj alkroĉiĝis al ŝtatoj turninte spekulan krizon en regan krizon… La neadaptiĝo de la financa kapitalo al la nova pli malgranda plej bona skalo, ne nur estas ĉe la origino de la krizo, sed ĉeestas en ĉiuj aspektoj de ĝia evoluo.

Kiam la teĥnologioj reduktis draste la optimuman skalon de produktado, la kapitalo, anstataŭ adaptiĝi, fuĝis al la opakeco de la valorpaperigo kaj al la grandaj mallonga-tempaj movoj. Dum la riskopreferoj ne estu modifitaj permesante reintegrigi la kapitalon en la realan produktadon (ĉiufoje de malpli granda skalo) la ĉefkaŭzo de la krizo daŭre agados. Bedaŭrinde tiuj kapitalamasoj havas pli bonan mallonga-tempan rimedon: apogi sin sur la kapto de la ŝtato per la makrokorporacioj kaj la ŝuldo… pelante la malkomponiĝon kaj la detruon de produktivaj kapabloj.

4. La nova ŝablono de la libera programaro kaj la ludema etiko

Ludema etiko ne estas vera historia novaĵo, ni povas rekoni ĝin en la originaj momentoj de la scienco, en la unuaj inĝenieroj de la industria revolucio, en la grandaj eminentuloj de la Fiziko, la Ekonomiko, la Medicino… sed la novaj ludemuloj aperis ne multan tempon antaŭ la ĝusta momento kiam la informo, la teĥnologio kaj la kreivo, fariĝis la plimulta parto de la produktita valoro. La momento kiam la granda skalo klare ekrivelis «negativajn rendimentojn de skaloj» en la administrado de la intelekta kapitalo.

Origine naskiĝinta en medioj proksimaj al la universitato kaj ligitaj al la ĉifro-aktivismo, la ludema movado evoluis rapide al alternativa sistemo de organizado por mem-organizitaj reserĉistoj en diversaj kampoj.

«Ludemi» signifas por ili uzi la ekzistantajn sciojn pri kelk-tipa sistemo por disvolvi novajn funkciojn aŭ funkciigi ĝin laŭ novaj celoj. En la ĵurnaloj ili aperas sub nomoj kiel «geniaj kodomuloj» aŭ eĉ kiel «retpiratoj», sed la novaj ludemuloj estas, fakte, multaj pli. La sociologiisto Pekka Himanen elmontris en sia fama libro2 kiel la ludemuloj bezonas, por krei valoron, liberan aliron al la scioj kaj al la aliaj ludemuloj.

Por ludemulo, la scio estas motivo en si mem, por la produktado kaj ĝenerale por la vivo kaj la kunlaboro en komunumo. Ili ne lernas por produkti pli aŭ pli bone, ili produktas por scii pli. Ĉar lerni estas ilia motoro, ilia vivo ne povas esti dividita inter labortempo kaj «libera» tempo. La tuta tempo estas libera kaj konsekvence produktiva, ĉar la ludemuloj defendas plur-specialiĝon kiel vivo-manieron. Libero estas la ĉefa valoro, materiiĝo de la persona kaj la komunuma aŭtonomio. Ludemulo ne postulas al aliaj -registaroj aŭ institucioj- fari tion kion li konsideras farenda, sed li rekte faras. Se li postulas ion, tio estas la faligo de artefaritaj leĝaj obstakloj (monopoloj, intelekta proprieto, ktp.) kiuj malhelpas lin aŭ lian komunumon fari tion.

En ĉi tiu kadro de valoroj naskiĝis la unua granda venko de la libera programaro: konstrui tutan liberan mastruman sistemon, Linukson. Neniam plu, la ludemaj movadoj estos subgrunda kulturo. Nova bita komunaĵo ekaperis antaŭ la okuloj de milionoj da homoj. Baldaŭ, profunde kaj rapide, ŝanĝiĝis por ĉiam la steloindustrio de la antaŭa jardeko. Ĝi pasis de industrio kun malmulte da grand-skalaj entreprenoj, al grand-atinga sistemo kun multe da malgrandaj grupoj, projektoj kaj entreprenoj kuŝanta sur nur unu sed plurforma, diversa kaj dinamika komunaĵo.

Ne longe poste la ciklo kaj la strukturo de produktado de la libera programaro, aperas en aliaj kampoj. Ne hazarde, la produktado de kultura nemateriaj objektoj -muziko, literaturo kaj aŭdo-vida kreado- profitis el samtavolana teĥnologio antaŭ ol aliaj. Sed ankaŭ pro la sama kaŭzo ĝi suferis la atakon de la novaj leĝaroj pri intelekta proprieto pelitaj de la grand-skala kultura industrio.

Kaj post malmulte da jaroj, kiam la krizo de la grand-skala sistemo fariĝas jam tro peza, la sama ciklo, la sama strukturo por samtavolana produktado, donas siajn unuajn paŝojn en la fabrikado de fizikaj objektoj. Hodiaŭ ni povas konstrui aŭtojn pli efikajn, malmultekostajn kaj belajn, liberajn je intelekta proprieto, en kiu ajn malgranda riparejo aliĝante al projekto kiel Wikispeed.

En la lastaj tri jaroj multobliĝis la projektoj de industria fabrikado bazitaj sur la ebloj de alta produktiveco malgranda-skale surbaze de komunaĵo el teknikaj scioj. Ja nur la projekto «Open Source Ecology» laboras pri la dezajno de kvardek liberaj bazaj industriaj maŝinoj: jen eola generatoro, jen traktoro, jen briko-maŝino.

Sed, kio estas la samtavolana produktadomaniero? Kiu estas la samtavolana produktado-ciklo?


Samtavolana ciklo de produktado

La centro de la ciklo estas la komunaĵo de scioj: nemateria, senkoste kaj libere uzebla por ĉiuj. Ĝi estas la karakteriza formo de la kapitalo en la samtavolana produktomaniero. El tiu ĉi deir-punkto naskiĝas novaj projektoj. Tiel ke ne estas centra aŭtoritato, ili povas evoluaĵoj de antaŭa komunaĵa projekto -eĉ personecigo por konkreta neceso- aŭ subteni malsamajn, verajn novajn celojn. Ĉi-okaze, oni produktas novajn sciojn la procezo de ties materiigo kaj disvolvo.

Ĉiu nova scio turniĝas rekte en komunaĵon, centro de la samtavolana amasiĝo, sed ankaŭ ĝi eble eliras al la merkato kie eble ĝi estos akompanata de servoj de personigo, produktado kaj bontenado venditaj de la malgrand-skalaj entreprenoj.

Estas grave rimarkigi kiel merkato kaj kapitalo difiniĝas en la samtavolana produktadomaniero fundamente malsame ol en la nuna sistemo. La ŝlosilo por kompreni tion estas la koncepto «rento». Rento estas ĉiu eksterordinara profito naskiĝinta ekster-merkate pro la pozicio okupita de la entrepreno. «Naturaj» monopoloj -normale originiĝintaj el superskaloj-, leĝaj monopoloj (kiel intelekta proprieto) kaj ŝtataj favoroj estas la plej komunaj originoj de entreprenaj rentoj. Kaj ankaŭ, kiel ni vidis antaŭe, la ĉefa motivo por la super-skaligo de la organizaĵoj kaj la pli komuna argumento pri la «neceso» de gigantaj kapitaloj por novaj industrioj.

Ĉiuj rentoj malaperas en la samtavolana produktadosistemo. Nur unu rento restas: la tempe produktita de la novigado. Tiu kiu kreas novajn teĥnologiojn aŭ produktojn havas mallongan tempon por profiti el sia soleco en la merkato antaŭ ol tio ke la paso de la novaj scioj al la komunaĵo permesos al aliaj oferti ilin, «disipante» la rentojn de novigado ĉe iliaj kreantoj… kaj restartigante denove la ciklon.

Kiel en la limo, la merkato nur pagas la valoron de la laboro inkluzivigita en la servoj, entreprenoj bezonas konstante novigi por gajni la tempajn, mallongajn rentojn el sinsekvaj novigadoj. Tial, la samtavolana produktomaniero estas vera maŝino por produkti abundon, kiu amasigas ĝin sub la formo de ĉiam kreskanta kaj universale uzebla komunaĵo de scioj. Ĉio tio, sen la neceso de centra kontrolo, hierarkio aŭ grand-skalaj organizaĵoj.

5. La nova industria revolucio

Se ni reprezentus la malsamajn eblajn skalojn de produktado sur akso, en la originan punkton ni lokus la -ankoraŭ utopia horizonto- individuan produktadon, mondo kie kiu ajn homo povas, per si mem, produkti ĉion. En la kontraŭa punkto ni trovus la forpasintan Sovetunion: kie nur unu entrepreno -la ŝtato- planizas kaj produktas por la tuta merkato. La nuna optimuma skalo estas en meza punkto, dependante de la produktiveco kaj de la teĥnologio.


Skaloj

Do, la kreskinta malkompetenteco de la Sovetunia ekonomio ekde la kvindekaj jaroj ĝis la naŭdekaj jaroj estas, almenaŭ parte, konsekvenco de pligrandiĝinta distanco inter la ŝtata skalo kaj la optimuma skalo, kiu estis ĉiu-jare pli maldekstren sur la nia akso.

La hodiaŭa, unue okcidenta kaj poste tutmonda, krizo montras klare la neadaptiĝon de la financa kapitalo al la malgranda optimuma skalo de produktado, naskiĝinta el la evoluo de la teĥnologio. La okcidenta ekonomio estas sur punkto maldekstre de la mezuma skalo de la Eŭropaj aŭ Nord-Amerikaj grandaj entreprenoj.

Fkate ne temas pri la unua fojo. En la sepdekaj jaroj Eŭropo suferis similan maladaptiĝon kaj la granda Eŭropaj industrioj redifiniĝis. Sed nun, oni estas en decida punkto. Momento en kiu kvantaj ŝanĝoj en produktiveco produktas kvalitajn ŝanĝojn en la industria organizaĵo, kiuj aliflanke postulas transformi la financajn, komercajn kaj instituciajn strukturojn.

En tiu ĉi punkto, granda parto el la malnovaj ebloj ne funkcios kaj la novaj ebloj necese gvidos la ekonomian kaj povan strukturon al tre malsama loko.

La tradicia grand-skala ekonomio povas nek superi sukcese nek eĉ rezisti la hodiaŭan krizon. Granda skalo ebligas nek novigadon, nek administri la sciojn kreitajn interne nek kontribui per socia valoro. Ĝia propra naturo malpermesas tion. La paralizo de la grandaj entreprenaj monstroj malpermesas ilin novigi kiam estas pli necese. Kaj jam longe pasis la tempo kiam la normigado de servoj igis ilin nekapablaj amase kontentigi iliajn klientojn. Okcidentaj makroentreprenoj ne troviĝas malproksime de la kvalitoerodo kiun ni vidis en la Sovetuniaj entreprenoj dum la sepdekaj jaroj.

Kontraŭe, neniam kiel hodiaŭ la scio estis tiom grava, fakte pli grava ol mona kapitalo, kaj neniam la persona produktado estis tiom proksima. Tridimensiaj printiloj mirinde progresis sen ricevi eĉ miliononan parton el la ŝtata helpo ricevita de grandaj entreprenoj, «kovejoj de entreprenistoj» kaj asocioj de grandskalaj organizaĵoj por ties kresko, internaciiĝo kaj supervivo.

La etendiĝo de la komunaĵo al la mondo de la malmultekosta industria maŝinaro kaj la desegnado de domoj aŭ aŭtoj por ilia loka produktado skizas novan limon de ebloj sed ankaŭ montras jam funkciantan alternativan sistemon sen rentistoj kaj la malnova, noca, logiko de la skaloj. Kiel eĉ la ne suspektinda revuo «The Economist» asertis, ni travivas, paralele al la krizo, veran «novan industrian revolucion». Tiuj ĉi teĥnologioj, eĉ se ankoraŭ iomete nematuraj, povas esti valida bazo por alfronti la sekvojn de la financa krizo en la tradicia loka produktiva teksaĵo, en tiu de la industriaj mikroentreprenoj kaj la malgrandaj entreprenoj, de la kvartalaj riparejoj al la fabrikoj de komponantoj.

Laŭ la rezulto el ĉio kion ni studis en la antaŭaj paĝoj, la formulo de ĉi nova industria revolucio estus klara:

Komunaĵo de scioj + distribuitaj retoj + malgrandskala alta produktiveco = virtualaj makro-spacoj de abundo + mikro-merkatoj de produkado kaj servoj = loka reindustriiĝado

6. La samtavolana lernosistemo kaj la produktado de teoriaj scioj

Dume, paralele al etendiĝo de la komunaĵo, alia grava evoluo en la samtavolana produktadomaniero estas la apero de veraj «samtavolana lernosistemo» kaj «samtavolana teori-esplora sistemo».

Kiam, ĉirkaŭ 2008, la pli rekonataj Amerikaj universitatoj, komencis publikigi siajn senpagajn video-kursojn en la Inter-reto, la aliaj Amerikaj centroj kaj la Eŭropa universitata modelo renkontis sin diskutata. Se la lernado per la plej modernaj komunikiloj en la plej famaj centroj fariĝis senpaga, kion aĉetis iliaj lernantoj? Ĉu nur la atestilon kiun baldaŭ ili povos aĉeti en la MIT aŭ en alia granda universitato?

La ludemuloj, kiuj tradicie estis memlernantoj, alvenis al alia pripenso: nova libera lernilaro estis naskiĝinta kaj samtavolana lerno-sistemo estas jam aspirebla. Baldaŭ kaj rapide lerno-projektoj multobliĝas.

El la perspektivo de la ludema etiko, la universitato, ĉefe kontinent-eŭropa universitato, estas parto de instruo-sistemo. Sed por kiu ajn instruo-sistemo la pli grava rezulto estas la atesto de la lernantoj antaŭ la ŝtato kaj signalizado de iliaj scioj por la grandskalaj entreprenoj. Instruo-sistemo estas parto de la rento-sistemo. Ludemuloj ne volas esti instruitaj, ili volas lerni. Signalizado kaj atestado estas neutilaj por ili. Tial ke la ludema etiko estas etiko de la agado, la sola utila signalizado de la scioj en la samtavolana produktadomaniero estas la kontribuoj kiuj oni faras al la komunaĵo.

Tamen, universitato subtenas alian funkcion tradicie ligitan al la ludemuloj mem: ĝi estas la loko por la produktado de teoriaj kaj bazaj scioj. Sed la etoso de la esplorado en la universitato jam ne plu estas ludema. Ĝi fakte estas preskaŭ feŭda kaj fojon post fojo pli fermita kaj dependa de la orientiĝo donita de la institucioj kaj granda entreprenoj kiuj kontrolas la rentojn. Konsekvence, la samtavolana produktadomaniero bezonas sian propran strukturon por tio.

Institucioj kiel la «Libera Programaro Fondaĵo»3 kiu aperis ĉirkaŭ la unua jardeko de la jarcento, kreskis kaj gajnis pezon en la nova kunteksto, fariĝinte veraj «skoloj de la komunaĵo». La diskuto pri la neceso de «lernejoj» kiuj servu kiel kunvenejo en la debato inter la diversaj skoloj kaj projektoj, fine klarigas la mapon de la tuta samtavolana esplor- kaj lernosistemo.


samtavolana lernosistemo

La samtavolana produktadomaniero superas la dividon inter la agado kaj sciado. La komunumoj de disvolvo de la diversaj projektoj (OSE, WikiSpeed, Mozilla, ktp.) generas produktojn sed ankaŭ la esploron, kaj la novigadon ligitan al si. La disvolvo de la aplikitaj scioj jam havas tie sian lokon. Sed la loko de la teoria esploro, estas la «lernejoj de la komunaĵo». Ili estas aktivaj agantoj de la libera socia teoria kaj la baza scienca esploro. Ili ofertas nek instruadon nek atestilojn, sed produktos pedagogiajn materialojn per specialigitaj labor-grupoj. Lokaj lerno-grupoj uzos tiujn materialojn kune kun la materialojn produktitajn de la komunumoj de disvolvo, por fariĝi la aktivaj agantoj de la loka samtavolana kulturo. En tiu ĉi momento, dum ni verkas tiun ĉi ĉapitron, dekoj da lokaj lerno-grupoj kreiĝas sub malsamaj nomoj kaj leĝaj strukturoj: asocioj, kooperativoj, ĉefurbaj metiejoj…

7. La politika respegulo: komunaĵoj, asimetria konfederaciismo kaj principo de subsidiareco

La iom-post-ioma malgrandiĝo de la optimuma skalo de produktado, estas la origino de la krizo, sed ankaŭ de la realigebleco de la samtavolana produktadomaniero. Sed, se la skalo malgrandiĝas en la produktado, ĉu ne estus logike pensi ke la publika administrado ankaŭ devas malgrandiĝi? La grandaj malcentralizitaj ŝtatoj havas multajn el la problemoj de la grandaj entreprenoj, kaj krome ili estas la granda celo de la rento-kaptantoj. Kiel la tradicia liberecana kaj anarkiista penso postulis, de Proudhon ĝis Hayek, malgrandaj skaloj de administrado kun konfederaciismaj inter-ligoj estus defendo kontraŭ la kapto de rentoj el la publikaj povoj.

Aliflanke estiĝas neevitebla streĉiteco inter la universala naturo de la komunaĵo kaj la loka naturo de kreskanta parto de la produktado kaj ties fizika distribuo. La aŭtarkia, eĉ insulisma, tento aperas rapide, preterlasante unu el la plej esperigaj elementoj de la soro de la distribuitaj retoj: la erodo de la malnovaj identecoj de la nacia ŝtato kaj la apero de novaj transnaciaj kaj nenacia identecoj.

Sed reale, la evoluo de la transiro al samtavolana produktomaniero, estis kune kun la soro de novaj transnaciaj komunumoj, multaj el ili, de Ĉinio al Senegalo, eksperimentis diversajn formojn de ekonomia aŭtonomio4. Ilia rolo en la estonteco ne estas malgranda. La samtavolana socio konos long-distancan komercon kaj moveblecon. Ĝi ne povus ne koni ilin sen meti en danĝeron sian eblecon por krei bonstaton kaj socian koheron.

Prave, pli malgrandaj skaloj signifas pli da loka produktado, sed inter-kontinenta malmultekosta komerc-ŝipa transporto -eble bazita sur renovigeblaj energioj- daŭros. La revalorigo de la loka produktado, liberiĝinta je submeto al la gigantaj skaloj, tute ne signifas novan lokisman aŭtarkismon. Ne estas logike pensi la transnaciajn fenomenojn limigitaj al la interkonsiliĝaj procezoj kiuj estigas la komunaĵon de scioj.

Se la naskiĝo de transnaciaj identecoj daŭras kaj kunfluas en la ĝeneralan soron de la samtavolana produktomaniero, tio transnacia povigos tion lokan per identecaj komunumoj kiuj bone povos krei «kontinuaĵojn de liberecoj kaj bonstato» super la heredaĵoj de malegalaj niveloj de disvolvo kaj malkomponiĝantaj naciaj ŝtatoj. Fileoj probable estos vektoroj de komunikado, komerco kaj transnaciĝado de la civitaneco. Samtavolana produktadomaniero ne rifuzas tutmondiĝon, sed redifinas ĝin el la komunumaj kaj lokaj niveloj.

Diversaj proponoj tradukas ĉi horizonton, sed eble la pli klara estas la redifinado de la konfederaciismo de Juan Urrutia, kiu verkis pri «nesimetria konfederaciismo»5. Kondederaciismo en la klasika senco de Proudhon ĝis Hayek: aŭtonoma loka demokratia registaro kiu volonte interkonsentas kundividi partojn de sia buĝeto kun aliaj samtavolaj administracioj per superteritoriaj organizaĵoj. Ĝi estas nesimetria ĉar ne ĝi ne nur interkonsentas kun teritoriaj registaroj sed ankaŭ kun trans-teritoriaj organizaĵoj.

Aliflanke, la difino de la elektantaro –tiuj kiuj estas voĉrajtaj– aperas en la centro de la politika debato en ĉiufoje pli da lokoj. Ekzemple, la lokaj balotoj en multe urboj de Eŭropo estas deciditaj de la «elmigra baloto», tio estas, multfoje de la nepoj de tiuj kiuj elmigris… kaj kiuj apenaŭ konservas «kulturan» rilaton kun la origino de siaj avoj.

La fenomeno estas interesa. Unuflanke la ŝtatoj en malkomponiĝo tendencas prioritati la principon de nacieco super la principo de civitaneco, liberigante sin de la kontrakta ideo kiu subtenas la duan, favore al la identeca aserto kiu difinas la unuan. Sed aliflanke, la difino mem de la imagita nacia komunumo, bazita sur la originoj, diskutas la eblecon mem de la nacia karaktero de la ŝtato pro la kreskanta transnaciiĝo de la lingvaj kaj kulturaj grupoj: kiom ajn nacia trovas sin la administra aparato, ili nek estas ĉiuj kiuj ĉeestas nek ĉeestas ĉiuj kiuj estas. Fakte, ni povas ankaŭ rememori la israelajn debatojn inter la defendantoj de etna ŝtato kiel la nuna -kiu donas civitanecon al ĉiu ajn etna judo de la mondo- kaj la defendantoj de la reformo al naci-ŝtato.

La aŭtoritata naciisma rimedo preskribas homogenigon kaj ksenofobion internen kaj la ekspansiismon de la censo eksteren. Tio estas, parton de la najbaroj oni ne volas voĉrajtigi kaj tamen oni voĉrajtigas personojn kiuj neniam loĝis en la loko. La neevitebla rezulto estas ke multaj en Galegio, Asturio aŭ Israelo ne komprenas kial la urbestro de ilia urbo fine estas decidata de grupo da personoj kiujn ili vidis nur dufoje dum ferioj, parenteze, ĝenerale pagataj per mono teorie didiĉita al la evoluhelpo.

La ideo de la asimetria konfederaciismo prezentiĝas ĉi tie kiel io saĝa kaj aplikebla mallonga-tempe sen grandaj dramoj. La ideo estas ke se ekzistas kultura komunaĵo subtenota ĝi devus disvolvi siajn proprajn transnaciajn strukturojn. Tiuj ĉi estus iom malsamaj W3C aŭ la Mozilla Foundation: ties membroj havus ioman kulturan aŭtonomecon agnoskatan tutmonde por difini iliajn proprajn lingvajn kaj kulturajn politikojn inter ties membroj, inter kiuj ili povus disvolvi ankaŭ proprajn ekonomiajn solidareco- kaj koher-politikojn. Sed la administrado de tio kio estas loka decidiĝus far censo bazita ekskluzive sur najbareco, konsiderante nur la principon de civitaneco.

Nuntempe kelkaj ŝtatoj kiel la aŭstria kaj la hispana, inkluzivas en la impostoformularojn kampon kiu ebligas al impostopagantoj dediĉi procentaĵon el kion ili pagas al la religia konfesio kiun ili sekvas aŭ al «aliaj celoj de socia intereso» difinotaj de la ŝtato mem. Ni povas imagi tre similan manieron inkluzivi la transnacian, komunaĵan dimension en konfederacian sistemon kun loka fiska suvereneco kiel la svisa: voĉdonas ĉiuloke ĉiuj najbaroj sed kiam la najbaroj iras pagi siajn impostojn, ili povas elekti ke parto destiniĝu al transnacia organizaĵo kiu lin reprezentas en la identeco aŭ la produktivaj interesoj, al kiu li aliĝas, ĉu kultura bazita sur komunaĵo identigita per «origino» (ĝibraltara, brazila, eŭska aŭ juda ekzemple) ĉu sinteza (indjana, muridia, fokolara, esperantista, ktp.) ĉu aliaj produktivaj komunumoj de la komunaĵo (linuksa, oceana, ktp.), ĉiuj organizitaj sur diversaj transnaciaj fondaĵoj aŭ organizaĵoj.

Substrekindas ke ĉio ĉi estas aplikebla nur se ekzistas kantona fiska suvereneco kiu, parenteze kaj ne hazarde, estas la bazo de la rekta malgrand-skala demokratio. Kaj ankoraŭ, necesas ekstra klarigo: la kuniĝo de la tuta sistemo postulas redifini la principon de subsidiareco por inkludi ankaŭ la rilaton inter la publika proprieto kaj la komunaĵo. Fakte, tuta nesimetria konfederaciismo necese postulas la superecon de la komunaĵa administrado: registaroj devus administri nenion kio povas esti administrata komunaĵe.

8. Konkludoj

Ekde la dua mondmilito, la produktiveco multobliĝis, kio draste reduktis la optimuman produktado-skalon lasante eksterlude unue la ŝtatokapitalismon de la orientaj landoj, sed ankaŭ metante sub minacon la usonajn kaj eŭropajn grandegajn entreprenojn.

Dum tiu tempo ankaŭ ŝanĝiĝis la komunikad-strukturo: ni transiras el malcentralizita mondo, la mondo de la telegrafo kaj la nacioj, al distribuita komunikado, la mondo de la samtavolana komunikado.

Ĉe unuiĝo de ambaŭ ŝanĝoj kaj la malfermo de la komercaj barieroj en la 90-aj jaroj la rezulto estis konstanta kresko de komerco bazita, precipe, sur la emerĝo de novaj agantoj pli malgrandskalaj, mapli intensaj je kapitalo, en la periferio. La rekta sekvo estis la plej granda redukto de la malriĉeco de la homa historio, sed ankaŭ rimarkinda kresko de la neegaleco kaj ekonomia nestabileco, kial?

La ĉefa kaŭzanto de ĉi kontraŭ-tendenco estis la financa kapitalo, kiu ne adaptiĝis al redukto de skalo sed tute male plu pligrandigis ĝin, helpante sin per la «financismigo» kaj la «valorpaperigo», apartigante sin de la produktiva sistemo kaj estigante regule spekulajn vezikojn. Ĝia skala strategio inkludis malmoligon de la leĝaro pri intelekta proprieto, «redifini» nenecese la Interreton por sencigi recentralizantajn substrukturojn (Google, Facebook, ktp.) kaj precipe multobligi la premojn por kapti la ŝtaton.

Tiu ĉi strategio nur povas konduki al la samtempa detruo de la merkato kaj la ŝtato, la fenomeno kiun ni nomas «malkomponiĝo» kaj kiu disvolviĝas paralele al la detruo de produktivaj kapabloj kiun kuntrenas la krizo kaj militoj kiuj ĝin antaŭas kaj akompanas.

Sed paralele, ĉe la naskiĝo kaj disvolviĝo de la libera programaro, aperis nova maniero produkti kaj distribui, kies centro ne estas la amasigo de kapitalo sed la amasigo de «komunaĵo», tio estas, de abundo, en kiu la merkato forigas la rentojn –de intelekta proprieto, de pozicio, ktp.- por baziĝi sur la pago de la laboro kaj premii novigadon kiu riĉigas denove la komunaĵon.

Ĝi estas kion ni nomas la samtavolana produktadomaniero, kaj ĝi same validas kaj por produkti programaron kaj por produkti fizikajn objektojn kaj ĉiujn tipojn de servoj. Grave, ĝi amasigas abundon sub la formo de komunaĵo de scioj kaj disipas rentojn, sen neceso de centra kontrolo, hierarkio aŭ grand-skalaj organizaĵoj.

Tiuj ĉi teknologioj, eĉ se ankoraŭ iomete nematuraj, povas esti valida bazo por alfronti la sekvojn de la financa krizo en la tradicia loka produktiva teksaĵo, en tiu de la industriaj mikroentreprenoj kaj la malgrandaj entreprenoj, de la kvartalaj riparejoj al la fabrikoj de komponantoj.

Dume, paralele al etendiĝo de la komunaĵo, alia grava evoluo en la samtavolana produktadomaniero estas la aperigo de veraj «samtavolana lernosistemo» kaj «samtavolana teori-esplora sistemo». Se la aplikitaj scioj jam havas sian lokon en la komunumoj de disvolvo de la diversaj projektoj (OSE, WikiSpeed, Mozilla, ktp.), la socia teorio de la samtavolana produktadomaniero trovis siajn proprajn instituciojn en fondaĵoj kaj lernejoj de la komunaĵo. Kaj dekoj da lokaj samtavolanaj lerno-grupoj kreiĝas sub malsamaj nomoj kaj leĝaj strukturoj.

Fine, aperadas la unuaj politikaj proponoj kiuj montras la respegulon sur la strukturo de la administrado. La centro de tiuj proponoj estas la koncepto de «nesimetria konfederaciismo», kiu necese postulas la superecon de la komunaĵo. Por la novaj konfederaciistoj, registaroj devas administri nenion kio povas esti administrata kiel komunaĵo.

Konkludinte, ĉiuj diversaj fenomenoj kiuj soras antaŭ niaj okuloj, de la financa krizo ĝis la loke produktitaj aŭtoj, inkludante la tridimensiajn printilojn, la ludeman movadon aŭ la liberan programaron, estas reale parto de multe pli granda krizo, la krizo de la kapitalismo kiel ni konis ĝin: grand-skala, malcentralizita, hierarkia kaj rentista.

Kontraŭe, ni jam esploras la fundamentajn karakterizaĵojn de la nova produktadomaniero, bazita sur malgrandaj produktadoskaloj, rilatoj inter samtavolanoj, nova ludema etiko de la laboro kaj, ĉefe, komunaĵoj de scioj. Ĝi ŝajnas bona bazo por la necesa transiro al nova socia kaj ekonomia sistemo. Kaj, pli grave, ĝi estas jam ĉi tie, ĝi funkcias, ĝi estas nek morala rakonto, nek magia recepto aŭ bon-intenca aktivismo.

La samtavolana produktadomaniero ne estas la plano de estonteco de iu ideologiisto. Ĝi estas nek afero de partianoj nek revo de samideanoj. Ĝi estas reala, kvankam ankaŭ juna, alternativo por la organizado kaj la rekonstruo de la produktiva teksaĵo sur novaj bazoj. Ĝi bezonas, por disvolviĝi, nek estrarojn nek registarojn, sed la laboron de ĉiuj kiuj volas gajni resiliencon por siaj komunumoj per la senrenta konkuro kaj la kooperativa kunlaboro.

Notoj

1. Vidu «El poder de las redes» («La povo de la retoj»), David de Ugarte, 2005, diversaj eldonoj en la Hispana, la Angla, la Galega kaj la Portugala. Elŝutebla en http://lasindias.com/el-poder-de-las-redes/. Reveni

2The hacker ethics and the spririt of the information age» («La ludema etiko kaj la spirito de la aĝo de la informo»), Pekka Himanen, 2001, diversaj eldonoj en la Angla, la Fina, la Hispana, ktp. Reveni

3. http://www.fsf.org/. Reveni

4. Vidu «Files: de las naciones a las redes» («Fileoj: edke la naciaj al la retoj»), David de Ugarte, 2008, diversaj eldonoj en la Hispana kaj la Galega. Elŝutebla en http://lasindias.com/files-de-las-naciones-a-las-redes/. Reveni

5. Vidu «Nuevos territorios» («Novaj teritorioj»), Juan Urrutia, 2012, Basques 2.0 Fundazioa. Elŝutebla en http://juan.urrutiaelejalde.org/trabajos/nuevos_territorios.pdf Reveni

El Correo de las Indias es el blog colectivo de los socios del
Grupo Cooperativo de las Indias
Gran Vía 48 - 48011 - Bilbao
F-83409656 (SIE) ~ F-85220861 (EAC) ~ F-95712659 (E) ~ G-84082569 (BIE)